Lingvaj rajtoj

Lingvaj rajtoj (aŭ lingvaj homaj rajtoj) estas la homaj kaj civilaj rajtoj kiuj temas pri la individua kaj kolektiva rajtoj elekti la lingvon aŭ lingvojn por komuniki aŭ en la privata aŭ en la publika sfero, sendistinge de etno, nacieco, aŭ la nombro da parolantoj de lingvo en iu teritorio. Tiuj rajtoj efikas sur la lingvaj preferoj aŭ uzado de ŝtataj aŭtoritatoj, individuoj kaj aliaj estaĵoj[1]. La unua mondkongreso pri lingvaj rajtoj okazis de la 19-a ĝis la 23-a de majo 2015 en Teramo, Italio.[1]

Lingvaj rajtoj inkluzivas la leĝajn, administrajn, kaj juĝistajn agojn, edukadon, samkiel la amaskomunikilojn en lingvo komprenata kaj libere elektita fare de tiuj koncernataj[2].

Estas manieroj de rezistado kontraŭ devigata kultura asimilado kaj lingva imperiismo, precipe en la kunteksto de protektado de minoritatoj kaj indiĝenaj popoloj.

Lingvaj rajtoj en internacia juro estas kutime alpaŝitaj en la pli vasta trabaro de kulturo kaj edukaj rajtoj.

Gravaj dokumentoj por lingvaj rajtoj inkluzivas jenajn dokumentojn:

  1. 1,0 1,1 (en) Rita Izsák, Speciala raportisto de Unuiĝintaj Nacioj pri minoritataj problemoj, 2017, En: Rivera Pagán, Fight for your linguistic rights, Language Policy Consulting, la 8-an de decembro 2021
  2. (en) Hult, F.M., & Hornberger, N.H. (2016). Re-visiting orientations to language planning: problem, right, and resource. Bilingual Review/La revista bilingüe Arkivigite je 2019-03-08 per la retarkivo Wayback Machine, 33(3), 30–49.
  3. (en) Donostia Protocol launched to give Europe's language communities a tool for equality, Nationalia, la 19-an de decembro 2016, alirite la 7-an de februaro 2019.
  4. (en) An Dream Dearg, Popular demands for linguistic rights in high spirits across Atlantic European nations, Nationalia, la 29-an de majo 2017, alirite la 7-an de februaro 2019.

Developed by StudentB